Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Alexandre Deulofeu: «Kiel ni atingos la universalan konfederacion?».

Libro: «Katalunio kaj la futura Eŭropo» de Alexandre Deulofeu i Torres, eldonita en 1934 kaj reeldonita en 1978.

Alexandre Deulofeu (1903-1978).Ĉapitro 19a. Kiel ni atingos la universalan konfederacion?

Kiu estos la futura tutmonda organizaĵo? Memevidente volontula federacio de liberaj popoloj, ene de kiu ĉiuj havus la saman kategorion kaj konsekvence la saman influon.

Kiel ni povas atingi ĝin? Memevidente per natura evoluo, kiu ja formiĝas tra du malsamaj vojoj:

  • Unue.- Per dissplitiĝo de la imperioj kaj tutsekve per liberigo de la submetitaj nacioj, kiuj eniros unue en partia federacio. Tiu estas la ekzemplo de la dissplitiĝo de la imperio aŭstro-hungara, post kio liberiĝis la ĉekoj, la slovakoj kaj Hungario. La unuaj  volonte unuiĝis por krei Respublikon kie ili ĝuis plenan liberecon. La rusa revolucio estigis la kreon de la Federacio de Sovetaj Respublikoj. Aliaj popoloj kiel Estonio, Litovio, Latvio, fariĝis tute sendependaj, sed nun oni antaŭvidas la estontan federacion de baltaj popoloj. Daŭre restas sendependaj Hungario, Pollando kaj Aŭstrio.
  • Due.- La submetitaj popoloj atingas aŭtonoman reĝimon ene de la imperio kaj tiu malrapide evoluas cele al federala reĝimo ĝis absolute nuligi la superecon de la popolo kiu ĝis tiam posedis la hegemonion. Ekzemplo: En Hispanio ni konstatas ke la renverso de la monarkio estigis la enkondukon de federala respubliko, kiu unualoke deklaris en Katalunio aŭtonoman reĝimon.

Nuntempe neniu ignoras la eŭskan nacian movadon, kiu atingos aŭtonoman reĝimon por Eŭskio kaj Nafarroa. Same okazos en Galegio, Valencio, Majorko, eble Aragono kaj aliaj hispanaj popoloj. Tiu evoluo bezonas nur tempon por efektiviĝi.

Kiam la aŭtonomaj popoloj atingos ilian plenan liberecon, ili kreos federacion de hispaniaj respublikoj, konsistanta el kataluna, kastilia, galega, valencia, majorka kaj portugala respublikoj aŭ subfederaciojn kiel tiuj de kataluna-valencia kaj baleara, federaciota kun la galega-portugala, kastilia-leona, eŭska-nafara. Tiuj subfederacioj, ene de kiu la respublikoj havos liberan reĝimon, nur volonte limigita, nomumos la koncernajn reprezentantojn por la starigo de Ĝenerala Parlamento, kiu kunvenos alterne en la diversaj respublikaj ĉefurboj, decidonta pri la internaciaj aferoj, kiujn la apartaj federacioj atribuis al ĝi.

Probable la samo okazos al la Britaj Insuloj kun Irlando, Anglio, Kimrujo kaj Skotlando kaj en Francio rilate la federacion de okcitanaj respublikoj kaj la respublikoj de Bretonio, Normandio, Insulo de Francio, ktp. ktp.

Tiuj federacioj similaj al tiuj de la URSS havos artikolon kiu tekstos jene: La federaciitaj respublikoj rajtas lasi la konfederacion laŭvole. Estos malaperinta la malnova koncepto pri patriotismo hispana, franca, ktp. Hispanio kaj Francio kaj aliaj dekadencaj potencoj estos anstataŭitaj de la unuiĝoj de federaciitaj popoloj.

Ĉar ne ekzistos patriotaĉaj antaŭjuĝoj, memkompreneble la popoloj havos tendencon forigi la dogan-sistemojn kaj logike la iberia federacio kun la alilandaj federacioj, tendencos al la kreo de komuna Parlamento, kie havos reprezentriĝon ĉiuj federaciitaj popoloj.

Per la ampleksigo de la konfederacio ni atingos la superan idealon konsistanta el amaso de liberaj popoloj kun propra registaro kaj Parlamento kaj kun iu supera Parlamento, kiu konsistos el reprezentantoj de ĉiu el la malgrandaj eŭropaj respublikoj, kun la fundamenta celo zorgi pri la paco inter la konfederaciitaj nacioj.

Kiel ni absolute evitos la eblecon de arma konflikto? Tre simple. Ĉiu respubliko havos servon por publika ordo kaj tiu servo dependos de la ĝenerala Parlamento kiam ĝi tiun bezonos. Estas kompreneble tamen ke tio neniam okazos, tute simple ĉar ĝia forto estos enorma kompare al kiu ajn federaciita popolo. Se okazus malakordo inter du ŝtatoj, la kaŭzon de la disputo oni prezentos al la Parlamento kaj demokrate solvita laŭ la voĉoj de la plimulto. Oni komprenas ke la decido estos tuj obeita, pro demokrata sento kaj pro tio ke estos neniu aparta ŝtato sufiĉe forta por sin oponi al la tuta internacia armeo.

Neeviteble oni adoptos internacian lingvon. Oni komprenas ke antaŭ la ekzisto de pli ol ducent oficialaj lingvoj, estos absolute nepra la uzo de unu sola lingvo en la diskutoj de la ĝenerala Parlamento, ĉu Esperanto aŭ iu ajn alia lingvo, kiu estu el neniu de la federaciitaj popoloj, por eviti suspektemojn.

Eŭropo evoluas al politika reĝimo simila al tiu aperanta en la grafikaĵo inter la jaroj 100-350 (a.K) en la Malnova Epoko, kaj inter la jaroj 800-1500 en la Mez-Epoko, sed kun la diferenco ke en tiuj epokoj ekzistis pluraj partaj federacioj kaj malgrandaj nacioj tute liberaj, sen supera gvidantaro kiu regulis la malakordojn.

En la futura Eŭropo ekzistos vera Ligo de Nacioj, kiu malebligos la internaciajn armajn konfliktojn.


Rilataj ligoj:

La planeda politika piramido.

Ni imagu la Iberian Duoninsulon okupita de la francoj.

La nesolvitaj defioj de Alexandre Deulofeu kaj ĝiaj solvoj laŭ Agustí Chalaux.

Unu ŝtato, du propraj lingvoj.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero