Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Senarmigi la monajn falilojn.

Unue, ni tute dividas la esprimitan maltrankvilecon de diversaj homoj kaj kolektivoj pri la eblo ke la establo de ekskluziva e-mono, fariĝu la falilo de reta tiraneco, sub la kontrolo de minoritato kiu respondu pri ĝiaj agoj antaŭ neniu ajn.

Ĉi tiu maltrankvileco baziĝas sur la eblo ke interreto estu submetita je la ekskluziva kontrolo de la ekonomia elito kaj reganta politiko. Temas pri la reta senresponda kontrolo, aŭ pli ĝuste dirite, ĝia manko, kio nin kondukas en la maltrankviligan grandan falilon, kaj ne la propra e-mono. Kaj ĉi tiu falilo jam ekzistas nuntempe, kiam ankoraŭ la e-mono ne estas ekskluziva.

La anonima mono, unue moneroj, kaj poste moneroj kaj bank-biletoj, kreita antaŭ 4300 jaroj sub la regado de Sargono de Akado, -kies apero koincidas kun la komenco de pluaj modernaj imperiismoj ĝis niaj tagoj-, estas la ilo per kiu fariĝis eblaj faktoj kiel la atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy la 22an de novembro 1963a, la puĉo de la 11a de septembro 1973a en Ĉilio kontraŭ Salvador Allende, aŭ la atenco kontraŭ Olof Palme la 28an de februaro 1986a en Svedio, kiam ĉi tiuj gvidantoj realigis aŭ estis pretaj realigi registarajn aŭ denuncajn agojn favorajn al siaj respektivaj popoloj.

John Fitzgerald Kennedy. Salvador Allende Gossens. Olof Palme.

De maldekstre dekstren: John Fitzgerald Kennedy, Salvador Allende Gossens kaj Olof Palme. Fonto: Vikipedio.

La Centro de Studoj Joan Bardina, por malhelpi la antaŭvideblan retan tiranecon kiu supozus la submeto de la e-mona kontrolo al la plutokratio aŭ al la registaroj, sugestas diversajn mezurojn, inter ili meti la e-monan administradon sub la ekskluziva kontrolo de justico, kiu estu sendependa de la ekzekutivaj kaj leĝdonaj povoj de la diversaj administracioj. Ankaŭ sendependa justico de la privataj povoj, pere de la aŭtomata asigno al la propra justico de determinita procento de la tiel ordinaraj buĝetoj kiel eksterordinaraj de ĉiu stato, memmastrumita de la propra justico.

Bedaŭrinda kontraŭa ekzemplo troviĝas en Hispanio, kie sinsekvaj registaroj de la alternantaj superregaj partioj submetis la administracion de justeco al tia malabundeco de rimedoj ke juĝistoj kaj tribunaloj riskas esti submetataj al subaĉeto kaj premo de la plej potencaj uloj en ĉiu proceso, eĉ de politikistoj mem. Tia subaĉeto povus esti pagita per anonima valuto, kiu ne lasas ajnan spuron aŭ e-mono sub privata kontrolo kiu povas facile manipuli kaj elimini ajnan indicon.

Ĝenerala sistemo kiel tiu kiun ni proponas devus havi diversajn mezurojn kiuj faciligu la eliminon de la koruptado, sed samtempe la eliminon de la materia mizero, ĉar per mono ekskluzive nominativa kaj reta, la almozo faras preskaŭ nevivopova kaj oni devas garantii minimumajn enspezojn por ĉiuj tiuj homoj kiuj ne havas salajrojn aŭ pensiojn. Ni parolas konkrete pri universala baza enspezo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Baza_enspezo).

Ni devas konsideri ke ni havas superproduktadan krizon. Estas abundo da produktoj kaj pretaj homoj aĉeti ilin, sed ne estas mono en la merkato por realigi ilian akiraĵon. La ĉiufoje pli granda aŭtomatigo kaj robotigo de la produktadaj sistemoj de bazaj varoj gvidas nin al socio en kiu entreprena minoritato disponas de la plimulto da produktadaj rimedoj, krom tio ke tie amasiĝas stokoj kiujn oni ne povas vendi pro tio ke la ceteraj homoj troviĝas en la mizero pro la senlaboreco.

Ekskluziva nominativa e-mono implicas ke la politika aŭtoritato devas havi la kapablon inventi kaj malinventi la necesan monon por teni la ekvilibron inter ofertado kaj mendado, kaj tiel eviti ke ĉiufoje kiam oni inventas monon, oni tion faras pere de ŝuldo kiu kreskas eksponenciale, kiel okazas en Usono ĉe la Federala Rezervo kaj en la Eŭro-areo ĉe la Eŭropa Centra Banko. Ĉi tiu ŝuldo estas la aktuala kaŭzo de la ruino de amaso da ŝtatoj kaj individuoj, kio kaŭzas la fermon de la publikaj servoj kiujn tenis la diversaj administracioj. Se per la anonima mono la preciza kono de la merkato estis ebla al neniu, per la ekskluziva e-mono la politika aŭtoritato disponos tiam, unuafoje ek de 4300 jaroj antaŭe, pri fidindaj statistikaj merkataj datumoj, antaŭa postulo por taŭga projekciado.

Ekskluzive nominativa e-mono devas enteni ankaŭ la pason de fakta stato, submetita al la realaj povoj, al vera juro-stato, en kiu ĉiu transakcio devus lasi juran spuron, necesa kondiĉo por la ekzerco de la respondeco, sed kie la apartaj datumoj de ĉiu homo estu je la dispozicio nur de ĉi tiu homo, kaj sub la zorgo de juĝisto aŭ tribunalo, nur okaze de malferma proceso rilatigita kun ĉi tiu homo. Tamen, justico dotita de sufiĉaj rimedoj kaj personaro povas priatenti pli rapide la procesojn, tenante la ĝustajn procesajn garantiojn kaj solvante, sen ilin prokrasti, diversajn jurajn konfliktojn kiuj produktiĝas en la socio.

La e-mono sen la garantioj kiujn ni menciis, kaj aliaj kiujn vi povas konsulti inter la dokumentoj de nia retejo (http://bardina.org), estas pli facile produktiĝu ĉi tiu ebla falilo kiu donas zorgojn al ni.

Sed sammaniere kiel donas zorgojn al ni ĉi tiu ebla falilo de la e-mono, ankaŭ estas veinda la aktuala situacio, en kiu ni troviĝas submetitaj al la falilo de la anonima mono, en kiu ajna provo de politika ŝanĝo favora al la homaro estas damaĝita pro tio ke la faktaj povoj disponas pri abundo da anonima mono per kiu pagi premojn, subaĉetojn kaj senpunajn krimojn, malhelpante, fojon post fojo, la necesan politikan, ekonomian kaj socian evoluon de la homaro.

Plej verŝajne, same kiel la invento de la anonima mono eksplodigis la komencon de la modernaj imperiismoj kiuj daŭras de antaŭ 4300 jaroj ĝis nun, ekskluzive nominativa e-mono, kun la nepraj ĝustajn garantioj, povas esti la origino de nova, paca, justa kaj respondeca erao en ĉiuj medioj de la homa aktiveco.

Multajn dankojn por disvastigi ĉi tiun informon.

Brauli Tamarit Tamarit.
Lundo, 11 Novembro 2013.
Tradukis: Joan Inglada.


Rilataj ligoj:

La unua jur-ŝtato de la mondo.

Malgranda historio de la monero.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero