Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Unu ŝtato, du propraj lingvoj.

Katalunio kaj okcitana.Laŭ Alexandre Deulofeu (1903-1978), la hispana imperio, kiel ĉiuj ceteraj havas finiĝdaton. Tiu apotekisto el Figueres, filozofo de la historio kaj multfaceta persono, avertas nin pri la malintengriĝo de tiu malnova imperio ĉar, tuj sekve, la nacioj kiuj konsistigas ĝin, kaj kiuj samtempe tiel volu, estiĝu sendependaj ŝtatoj ene de Eŭropa Unio. Laŭ la vidpunkto de la rilatoj inter siaj nacioj, la hispana ŝtato komence estis federala strukturo kiu, post la milito pri Sinsekvo (1701-1715), estiĝis unueca, kun rangosupereco de la kastilia nacio super la aliaj, kun la sola escepto de la privilegioj de vaskoj kaj nafaroj. Ek de tiam, katalunoj kaj aliaj popoloj kun propra lingvo suferis, eĉ pli intense, la klopodoj de nuligo de ties lingvoj kaj kulturoj favore al la kastiliaj lingvo kaj kulturo, trudante la devigon de la kastilia lingvo kaj la forlaseblecon de la ceteraj.

Libro 'Konstitucio, pako de amendoj' de Lluís Maria Xirinacs.Dum la hispana politika transiro post la morto de la tirano Francisco Franco, estiĝis, fare de politikistoj kiel Lluís Maria Xirinacs (1932-2007), la ebleco kei konfederacian politikan strukturon en kiu ĉiuj nacioj estu reprezentitaj egalnivele ene de la komunaj institucioj de la konfederacio, kaj en kiu ĉiuj nacioj estu same protektataj fare de ĝi. La premoj, interalie, de la militistaro, heredanto de frankismo malebligis tiun solvon. En politika fikcia ekzerco oni povus imagi kiel povintus esti tia solvo por la hispana ŝtato, kiu kredeble kontentigintus la dezirojn de la nekastiliaj popoloj de tiu ŝtato.

En plurnacia konfederacia strukturo, ĉiuj propraj lingvoj estus oficialaj samrange en la komunaj institucioj de tiu sama ŝtato. Ĉiuj leĝoj estus tradukitaj al ĉiuj lingvoj senescepte. La komunaj parlamentaj ĉambroj disponus de servoj de aŭtomata interpretado ebliganta la uzon de kiu ajn el ili. Tiu samtempa traduko devus esti ankaŭ disponebla en la juraj procesoj se bezone.

Ĉar parto de la loĝantaro estas kastilie unulingva kaj la ceteraj tenas la oficialecon kaj uzon de minimume du lingvojn, la kastilia kaj la propra de ĉiu loko, por iel kompensi tiun situacion, simile al la dulingvaj teritorioj kie la instruado postulas la lernadon de minimume ambaŭ oficialaj lingvoj, en la unulingvaj areoj oni devus postuli al la lernantoj la studadon de, almenaŭ, unu el la oficialaj lingvoj de la konfederacio, laŭplaĉe elektebla.

La lernantoj de la kastiliaj unulingvaj teritorioj kiuj finus siajn studojn havus la avantaĝon povi vojaĝi al la teritorioj kies propra lingvo ne estas la kastilia partoprenante de la kultura animo de la vizitata popolo. Eĉ ili povus stabliĝi por vivi kaj labori en tiuj plurlingvaj teritorioj plenumante la kondiĉon de la kono de la enlanda lingvo. Tio evidentigus ke la problemo de la kunvivado kuŝas precipe en la unulingvaj popoloj, ĉefe en tiuj de la reganta ŝtata nacio ol en la plurlingvaj popoloj.

Nuntempe danke al la uzo de TDT, ĉiuj radi-kaj televidelsendejoj de ĉiuj teritorioj de la konfederacio estas videblaj kaj aŭdeblaj en kiu ajn de la teritorioj, sendepende de la lingvo uzita. Tio plifortigas la lernadon kaj la praktikadon de la lingvoj aliaj ol la kastilia al la kastiliaj unulingvuloj, kaj konservas la respekton kaj protekton de la lingvoj ne kastiliaj en la unulingvaj teritorioj, kiam la enloĝantoj de plurlingvaj teritorioj vizitas nur- kastillingvaj teroj.

En la politikaj medioj eksteraj al la konfederacio , kiel Eŭropa Konsilio, Eŭropa Unio kaj UNO, la konfederacio, je la propono de siaj reprezentantoj, agnoskigus la oficialecon de ĉiuj siaj lingvoj senescepte.

Kaj se el la neceseco oni devas fari virton, tia nivelo de lingva protekto devigus krei centro de esploro kaj aplikado pri sistemoj de samtempa traduko en ĉiuj eblaj direktoj, minimume inter ĉiuj lingvoj de la konfederacio. Eĉ indus plivastigi tiun esplorprojekton al ĉiuj lingvoj kontinentnivele aŭ mondskale, en senĉesa perfektigo.

La geedzoj Josep Elías, doktoro pri filologio kaj Christiane Meulemans, doktoro pri medicino, sekvantoj de ŝia patro, profesoro Josef Meulemans, studis kaj diskonigis disciplinon nomata endolingvistiko, konsistanta en la studado kaj lernado de la lingvoj grupigitaj laŭfamilie, rilate al ties komunaj leĝoj. Tiu geparo gvidis enkondukan kurson en Barcelono, kiun ĉeestis Agustí Chalaux kaj Lluís Maria Xirinacs. Endolingvistiko povus esti utila tiel en la laboro de la esplorcentro kiel en la lingvoinstruado mondskale.

La doktoroj Meulemans kaj Elías gvidante klason pri Endolingvistiko. Bildo de la kurso «Endolingvistiko, Lingva Universala Metafiziko» en Casa del Lago, historia  Kastelo de Ĉapultepek, Meksikurbo, afable ceditaj de Doktorino Christiane S. Meulemans, Doktoro Josep Elías kaj Fondaĵo Doctor Josef Meulemans y RIAL.
La doktoroj Meulemans kaj Elías gvidante klason pri Endolingvistiko. Bildo de la kurso «Endolingvistiko, Lingva Universala Metafiziko» en Casa del Lago, historia Kastelo de Ĉapultepek, Meksikurbo, afable ceditaj de Doktorino Christiane S. Meulemans, Doktoro Josep Elías kaj Fondaĵo Doctor Josef Meulemans y RIAL.

La esperantisto Ricard S. Güell (1916-2008), okaza vizitanto de la malnova sidejo de Studcentro Joan Bardina situita en str. Almogàvers, en Barcelono,kune kun aliaj esperantistoj, rakontis la jenan anekdoton:

Marŝalo Tito, tiama prezidanto kaj reprezentanto de Jugoslavio, alparolis la Ĝeneralan Asembleon de UNO jene: «Mi prezidas multlingvan ŝtaton, tamen mi volonte aprobigus leĝon kiu stabligus esperanton oficiala en nia tuta ŝtato, nur kun unu kondiĉo: ke iu alia ŝtato en la mondo agus same, kun la celo eki kunlaborrilatojn inter ni kaj strebante al plivastigo de nia iniciato». Bedaŭrinde neniu alia reprezentanto en la asembleo apogis lian proponon.

Tiu propono ĵus menciita bildigas alian solvon je nia dispono: adopti lingvon kiu estu origine nenies propraĵo kiu estiĝu ĉies propraĵo, kiel esperanto aŭ alia simila lingvo. Oni oficialigus ĝin en la tuta teritorio de la konfederacio, kaj samtempe estus kune oficiala samrange al la loka lingvo, en ĉiuj lokoj. Ĉiu povus sin kompreni facile. Neniu propra lingvo situiĝus super aŭ sub neniu alia. Kiu emus aliri la kulturan animon de alia popolo ĉiam povus la lingvon de tiu alia popolo.

Bildo de la manifestacio de Òmnium Cultural en Barcelono, la 10-an de julio de 2010, kun afiŝo reklamanta esperanton. Foto afable cedita de Llibert Puig, Ferriol Macip kaj Kataluna Esperanto Asocio.
Bildo de la manifestacio de Òmnium Cultural en Barcelono, la 10-an de julio de 2010, kun afiŝo reklamanta esperanton. Foto afable cedita de Llibert Puig, Ferriol Macip kaj Kataluna Esperanto Asocio.

Ekzistas la ebleco ke la kataluna nacio sukcesu akiri propran ŝtaton, sed enhavanta en sia teritorio peceton de alia frata nacio kia estas la okcitana: Arana Valo, kie konserviĝas gaskona dialekto, dialekto mem de la komuna okcitana lingvo.

Ni, katalunoj havas la defion montri ke ni kapablas stabli kun la aranaj okcitanoj la saman respekton kiun ni katalunoj, kaj ankaŭ arananoj, postulis senrezulte al la kastiliaj aŭtoritatoj kiam ni ĉiuj apartenis al la sama ŝtato.

La solvo estas, sendube, apliki en la nova kuna ŝtato la samajn mezurojn kiujn ni priskribis rilate al la hispana konfederacio.

Ne nur tio, krome, antaŭvidante kreskantan vekiĝon de la konscio de la okcitana nacio, kaj kompense al la persekuto kiun ĝi suferis kaj suferas flanke de la hispana, franca kaj itala ŝtatoj, la katalunoj devus alpreni kiel propra la defendon de tiu kultura homara havaĵo.

La komunajn leĝojn oni devus redakti en la du propraj lingvoj. Sistemoj de samtempa interpretado ordinare devus ekzisti en la parlamentaj ĉambroj kaj, sebezone, en la tribunaloj. La reprezentantoj de la komuna ŝtato katalun-okcitana devas porti la oficialigon de la kataluna, kaj ankaŭ de la okcitana ne nur al la komunaj organismoj de tiu ŝtato sed ankaŭ al la internaciaj instancoj kie ili ankoraŭ ne estis agnoskitaj.

La Arana valo devas gastigi la sidejon de unu el la oficialaj komunaj organismoj por studo, defendo kaj diskonigo de la lingvo. Rilate al tiu fakto ĝi devus ankaŭ gastigi la sidejon de publika korporacio de okcitanaj radio kaj televido engaĝiganta profesiulojn venantaj el tuta Okcitanio, kiu elsendu programojn adaptitajn al ĉiuj siaj teritorioj, pere de interreto, TDT kaj ordinaraj ondoj, atingante la tutan okcitanan lingvan areon kaj la ceteran de la kuna katalun-okcitana ŝtato.

Ene de la katalun-okcitana komuna ŝtato la lernantoj de la aranaj lernejoj devus lerni, minimume, la propran ligvon kaj la katalunan, kiel jam okazas nuntempe. Maljustas tamen ke, el la du propraj lingvoj de la komuna ŝtato la okcitanaj lernantoj devu lerni ambaŭ dum la katalunoj devu nur lerni la katalunan. Tiuj ankaŭ devus lerni la okcitanan lingvon, aŭ minimume disponi pri la okcitana kiel deviga studobjekto. Tiu mezuro postulus iompostioman enkondukon kaŭze de la manko de kompetentaj profesoroj en la komenco.

Fine, la konstitucio de tiu nova ŝtato devus agnoski la Universalan Deklaron de Homaj Rajtoj kiu, en sia unua artikolo, diras: «Ĉiuj popoloj rajtas je sia propra memdecido». Tiu normo estis subskribita de la hispana ŝtato en Novjorko la 18-an de decembro de 1976. Rilate al la Hispana Konstitucio estas nepre plenumenda ĝia 10-a artikolo . Ankaŭ ene de la nova ŝtato, aplikota al la Arana Valo, signifas permesi al ĝiaj enloĝantoj, se ili deziras, krei propran ŝtaton kun la ebleco kunfandiĝi en estonta ŝtato de la okcitana nacio rehavante kaj konservante aktualigitaj, la proprajn instituciojn de ĉiu regiono.

Same kiel la antikva komuna katalun-okcitana ŝtato estis la ĝermo de la kataluna ŝtato kiu poste etendiĝis suden kaj orienten, la nova katalun-okcitana ŝtato povus esti la lulilo de nova okcitana ŝtato, antaŭpreparo de vera Eŭropo de la aŭtoktonaj nacioj.

Tiu nova ŝtato estas nova ebleco por fari tion kio en la malnova ne eblis kaj doni la bezonatan ekzemplon kiu disvastiĝu kaj permesu, iam, ke ĉiuj nacioj el Iberio, Eŭropo kaj el la tuta mondo vivu en paco kaj vera frateco.

Brauli Tamarit Tamarit.
Verkodato: Mardo, la 26-an de januaro de 2016.
Lasta modifo: Lundo, la 1-an de februaro de 2016.
Tradukis: Alfons Tur.


Ricard S. Güell.
Omaĝe al Ricard S. Güell (Barcelono, 2-an de februaro de 1916-Riudarenes de la Selva, 24-an de decembro de 2008) okaze de la centajara datreveno de lia naskiĝo.

«Tiu kiu parolas, eraras. Tiu kiu skribas, eraras. Tiu kiu nenion faras, eĉ pli eraras».

Ricard S. Güell.


Rilataj ligoj:

Alexandre Deulofeu: «Kiel ni atingos la universalan konfederacion?».

La planeda politika piramido.

Ni imagu la Iberian Duoninsulon okupita de la francoj.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero