Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Du intervjuoj al Benito Muros. Sen Laŭplana Kadukiĝo (SOP, SLK).

Benito Muros parolas.Benito Muros estas ekonomikisto kiu laboris kiel kadrulo en iu entrepreno. Kiel solvo al sia timo al flugado li decidis studi por ricevi la titolon de piloto de civila aviado, kaj li sukcesis.

En la jaro 1999, dum turisma família vizito al Kalifornio, en Usono, li vizitis la fajroestinga parko en Livermore, kie troviĝas ampolo kiu estas funkcianta, preskaŭ sen interrompo, ek de la jaro 1901.

Kio devintus esti dusemajna turisma vizito, post la hejmreveno de la ceteraj familianoj estiĝis plurmonata restado por studi kiel eblis ke ampolo daŭre funciu dum tiel longa tempo kiam aliaj lampoj fabrikitaj poste havas ege pli mallongan vivon.

La 18-an de junio de 2001 okazis amasa memoriga renkontiĝo en la fajroestinga parko de Livermore por celebri la centjariĝo de tiu unika ampolo.

Dume, Benito Muros ekmalkovris la laŭplanan kadukiĝon, t. e. trudita kadukiĝo al la produktoj por certigi ke ties konsumantoj aĉetu pliajn. La plej terura sekvo de tiu realo estas ke la troa produktado malŝparas multajn krudmateriojn. Krome la elektrajn hejmajn aparatojn kiuj ne plu funkcias oni forĵetas en enormajn ŝutejojn, plejofte en triamondaj landoj. Tio okazigas grandan poluadon, gravan ekologian damaĝon kaj sanproblemoj al amasoj da homoj kiuj estas toksigitaj.

Nepris reago al tiu situacio. Ĉar la unua kartelo kiu trudis la laŭplanan malaktualiĝon en siaj produktoj estis precipe tiu de la ampoloj, Benito Muros decidis krei, simbole, entreprenon dediĉita al produktado de ampoloj kiuj daŭru kiel eble plej multe.

Fundacio FENISS. Logo.Post du malsukcesaj entreprenaj spertoj, fine li estras la Fondaĵon FENISS (http://feniss.org, telefono 93-415.22.10) pere de ĝi oni dissendas la ateston ISSOP (Innovació Sustentable Sense Obsolescència Programada, Novigo Eltenebla Sen Laŭplana Kadukiĝo) al ĉiuj entreprenoj aŭ asocioj plenumantaj serion da etikaj postuloj. Unu el la nepraj postuloj estas produktado ne anticipanta la finon de la utila vivo de siaj varoj.

Inter tiuj atestitaj entreprenoj troviĝas Light and Live (http://lightandlife.es), lia tria negoca iniaciato inspirita en tiu filozofio kiuj produktadas ampolojn laŭ, interalie, la jenaj ecoj:

  1. Sen Laŭplana Kadukiĝo.
  2. Tre malalta konsumado.
  3. Pere de ne poluaj materialoj.
  4. Per materioj kiuj ne damaĝas la sanon.
  5. Ripareblaj, tio signifas potencialan laboron por la surlokaj riparistoj, kie estu klientoj.
  6. Aktualigeblaj pere de novaj komponantoj anstaŭigeblaj estonte per aliaj pli bonaj.
  7. Produktado enlanda, kiu ne forsendu laborlokojn en landojn kie oni ne respektas laborajn aŭ homajn rajtojn, nek bezonanta transporton de materialoj nek krudmaterioj uzante petrolon kiu estas ne renovigebla kaj kies kontrolo okazigas militojn.
  8. Uzanta personaron en risko de socia ekskludo.

Richard Roberts, Nobelpremiito pri Medicino en 1993, deklaris en intervjuo ke «la medicino kiu komplete kuracas ne estas profitdona». El tiuj vortoj ni povus dedukti, erare, ke «Ĉies definitva solvo al iu problemo ne estas profitdona». Sed Benito Muros malkovras al ni ke tiu rendimento nur certas por malplimulto kaj dum mallonga tempo. Tamen por la cetera homaro, tio estas la granda plejmulto, posedantoj de elektraj hejmaj iloj sed ankaŭ por la natura medio, longvide ĉiam pli konvenas la definitiva solvo.

La iniciato de Benito Muros evidentigas ke la solvoj de la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj problemoj iras laŭ la vojo de simbiozo inter scienco kaj ekologio kiu estu nek scienco naturdetrua nek reveno al primitivismo. Sociaj dezajnistoj kiaj Agustí Chalaux (1911-2006) kaj Lluís Maria Xirinacs (1932-2006) kunfondintoj de la Studcentro Joan Bardina montriĝis kiel grandaj defendantoj de novemaj solvoj je la servo de la homaro kaj de la naturo, el kiu ni dependas. Ni proponas la 18-n de junio kiel internacia tago de mondo Sen Laŭplana Kadukiĝo kaj ni disponigas al vi la du intervidiĝoj kiujn vi trovos tujsekve.

Teamo de Studcentro Joan Bardina.
Kreodato: Ĵaŭdon 20-an de aŭgusto de 2015.
Lasta modifo: Merkredon, 4-an de januaro de 2017.
Tradukis: Alfons Tur Garcia.


La Vanguardia. Logo.La Vanguardia. Ĵaŭdon, la 12-an de aprilo de 2012. La kontraŭpaĝo.

La kontraŭpaĝo. Victor-M. Amela. Inma Sanchís. Lluís Amiguet.

«Ĉiuj elektronaj aparatoj estas programitaj por morti». Benito Muros, la kreinto de ampolo kiu daŭru la tutan vivon.

Mi estas 50 jara. Mi naskiĝis en Kordovo kaj loĝas en Katalunujo. Edziĝinta, havas du filojn. Licencito pri Ekonomiko. Mi estras teknologian entreprenon. Ni dediĉas parton de niaj profitoj al homaranaj taskoj. Ni estas detruantaj la planedo pro la senmezura produktado. Mi kredas je scienco.

Ima Sanchis.
Tradukis: Alfons Tur Garcia.

Benito Muros.
Benito Muros.

Iu tago ĝi ne plu funkciis...–

–Oni nomas tion laŭplana kadukiĝo: la produktantoj de ĉiesspecaj elektronaj varoj programadas ilin por ke ili daŭru konkretan tempon.–

Tio ne okazis en la epoko de mia avino.–

–Antaŭe fridujo daŭris tri dek jaroj, nuntempe ses. Kaj nilonaj ŝtrumpoj preskaŭ nerompeblaj ne plu estis produktitaj.–

Kiu inventis tian kruelegaĵon?–

–La industria revolucio. La koncepto estiĝis inter la 20-aj kaj 30-aj jaroj. Pli frue, entreprenisto aŭ ties liverantoj de krudmaterioj keis la propran negocon pere de mono de familianoj. Tiam la bankoj diris al ili: «Plivastigu la negocon, vendu pli; mi pruntos la monon».–

Kaj tiel oni lanĉis la konsumkreditojn.–

–Jen ili tiel kontrolis la tutan vivperiodon de la produkto. Tamen ili volis pli kaj ili decidis mallongigi la daŭron de la produktoj. Tial ni atingis la sesdekajn jarojn, kiam la 80% de la monda riĉaĵo kuŝis en manoj de la 20% de la loĝantaro, kiuj kontrolis ĝin.–

Nun ĝi kuŝas en la manoj de 7%.–

–Efektive, bankoj kiuj posedas entreprenojn kaj entreprenoj kiuj posedas bankojn: la multnaciaj entreprenoj kiuj estigas ke la varoj daŭru malpli kaj oni vendu pli. La rezulto estas la ekspluatado de la teraj rimedoj kaj tunoj da nenecesa rubo kiuj estas detruanta la planedon.

Tamen ekzistas tiu ampolo kiu lumas jam de antaŭ 111 jaroj...–

–Jes, en fajroestingista parko en Livermore (Kalifornio, Usono). Mi decidis krei, kune kun 22 inĝenieroj lumigadlinion, aplikita pere de LED (Lum-Eliganta Diodo) teknologio kaj kontribui al haltigo de tiu frenezaĵo nomata laŭplana kadukiĝo.–

Aliaj industriistoj jam klopodis.–

–Ekzistas dekon da patentoj pri ampoloj kiuj povas funkcii pli ol 100.000 horoj (t.e. ĉirkaŭ 60 kaj 70 jaroj lumante senĉese), sed ili ne sukcesis enmerkatiĝi. Ekzistas organizo kiu kontroladas la ampolfabrikantojn, ne estas oficiala, sed mi povas certigi ke ĝi ekzistas.

Tio estas la kialo ke vi vendas ilin rete?–

–La distribuantoj diras al ni ke ili vivas de tiuj kiuj fandiĝas, kaj la grandaj vendejoj proponas duobligi la prezon, kion ni rifuzis. Oni volis eviti ilian enmerkatigon pere de multmilionaj subaĉetoj sed ankaŭ de mortminacoj, kiujn ni denoncis ĉe la polico.–

Kiom konsumadas via ampolo?–

–Ĝi ŝparas 92% rilate al inkandeskaj lampoj kaj 68,42% kompare ali tiuj de fluoreskaj lampoj. En Hispanujo la elektroproduktaj entreprenoj devas produkti 47 milionoj da megavatoj jare por servi la tutan industrion. Por la ĝenerala lumigo oni utiligas 7 milionoj.

La tutan produktaĵon de la ok aktivaj nukleaj centraloj hispanaj.–

–Jes, tamen eĉ tio ne sufiĉas kaj nepras importi inter 6 kaj 7 milionoj da megavatoj jare el Francujo.

Ege multekosta.–

–Se ni uzus teknologion kian mi proponas, ni povus tion ŝpari. Temas pri pli ol 20 miliardoj da eŭroj jare. Ampoloj kiuj ellasas 70% malpli da CO₂ en la atmosferon ĉar laboras en tre malalta temperaturo.

Kiom daŭrus lavmaŝino aŭ fridujo sen laŭplana kadukiĝo?–

–Inter 40 kaj 70 jaroj, sed nepras utiligi la plej taŭgajn elektronajn komponantojn kaj materialojn. Mi kreis la movadon SOP (Sense Obsolescència Programada, tr: Sen Laŭplana Kadukiĝo).–

Kion vi esperas?–

–Ke aliĝu tiuj industriistoj konsciaj pri la evitebleco de la ŝuldokrizo en kiu ni nun merĝas, ke eblas haltigi la ekologian krimon kaj la maljustecon kiun ĝi kreadas: ĉiuj krudmaterioj kiujn oni ekstraktadas en la triamondaj landoj je malaltegaj prezoj revenas al ili en formo de rubo.

Tio randas la malmoraleco.–

–Ŝanĝo en la produktadmaniero kuntrenas sociekonomian ŝanĝon. La sistemo estas elpensita surbaze de aĉetado kaj forĵetado, malmultekoste fabriki en Ĉinio, kaj disvendi en Eŭropo.

Se oni finigas la sistemon de kreskado per kreskado mem, ĉu ni ne finigos la merkaton?–

–Multaj ekonomikistoj diras ke la nura maniero krei laborlokojn estas pere de la kreskado. False. Se vi kreas longdaŭran produkton, estiĝos duamana merkato kaj ekfloros la riparejoj.

Kaj ni agos favore al la planedo.–

–Kiam ni konkuradas por akiri merkatojn eksterlande ni konsumadas petrolon nenecese. Kial ni devas importadi elektrajn hejmilojn el Germanujo se eblas ilin produkti ĉe ni? Tio entute plikostigas la produkton kaj konsumas rimedojn nenecese.–

Ĉu estis iu pledo tiurilate?–

–Jes, kelkaj homoj pledis kontraŭ Apple kaj ili gajnis ĉar ili pruvis ke iliaj iPod estis produktitaj per laŭplana malnoviĝo.

Ĉu tio taŭgis?–

–Ili preferas pagi al la pledintoj ol ne plu fabrikadi laŭ tiu sistemo. La printiloj estas programitaj kun kalkulila integra cirkvito: kiam ĝi atingas certan kopikvanton ĝi ne plu funkcias, kaj aĉeti novan pli malmultekostas ol ĝin riparigi. Simile okazas pri la hejtkaldronoj. Fakte, nur tri aŭ kvar kompanioj en la mondo produktadas ĉiujn elektronajn komponantojn.

Kiel ni povus malfari tiun frenezaĵon de la produktoj de unu sola uzo.–

–Certe tion ne faros la politikistojn, sed la civitanaro devas instigi la ŝanĝon; tamen ne estas tiel malfacila: ni disponas pri la sociaj retoj kaj ni devas akordiĝi. Ni klopodu almenaŭ!–

Aĉetu, forĵetu, aĉetu.
Kiam li montras al mi la polican dokumenton en kiu aperas la mesaĝon kiun li ricevis miaj haroj hirtiĝas: ne nur li riskas sian propran vivon se li daŭre enmerkatigas kaj disvendas liajn ampolojn, sed eĉ tiun de siaj gefiloj. Benito fabrikis, kune kun aliaj inĝenieroj, ampolon pensitan por daŭri senfine (25 jara garantio), tio estas sen difektodato antaŭprogramita malkiel ĉiuj elektronaj aparatoj havas, ekskluzive pro la gajnemo de la produktistoj. Tial tiu persistema homo volas iri pluen kaj li kreis la movadon Sense Obsolescència Programada (SOP) (Sen laŭplana kadukiĝo). Pri tiu temo estas aparte rekomendinda la dokumentalo de Cosima Dannoritzer Comprar, tirar, comprar (Aĉeti, forĵeti, aĉeti).


Dogma Cero. Logo.Dogma Cero. Numero 7. Januaro-Februaro-Marto 2014. Paĝoj 88-100.

Intervjuo al Benito Muros por Dogma Cero.

«Mi ne volas paroli pri politiko» diras klare Benito Muros, tamen lia parolado estas plene politika. Poltika en la etimologia vortosenco, ĉar temas pri la engaĝiĝo de la homoj en la «polis», tio estas, en la publikaj aferoj aŭ en ĉio koncernanta la civitanaron, ĉu individue, ĉu anare.

«Mi ne emas al etikedoj. Mi estas nek kontraŭkapitalisto nek io simila, nek maldekstrema nek dekstrema. Mi estas ege... kile mi dirus? Komunsaĝema. Kaj la komuna saĝo instruas ke ne plu endas daŭre konsumadi ĉiujn krudmateriojn, eksprese forĵetante en la rubujon por tiel ebligi senĉesan artefaritan kreskadon kiu koncentrigas la riĉaĵon en ĉiam malpli da manoj».

Dogma Cero. Bonŝance vi ne volis paroli pri poltiko...

Benito Muros: Tamen, ne, tio estas pura logiko. Mi konsideras absurdaĵon ke 92% de la loĝantaro kiu suferas tiujn sekvojn estus je la dispono de la cetera 8% kiu ĝin regas. Mi kredas ke ni estas stultaj se ni tion akceptas, kaj fakte, ni tion faras.

DC: Ĉu la homoj vivas trompataj?

BC: Sendube! Tiel estas. Mi iras kontraŭ nenio aŭ neniu, simple mi volas pruvi, per mia agado, ke eblas kaj indas agi alie. Nur tio. Ĉar mi kredas ke se vi pruvas kion vi diras estas pli facile ke la homoj komprenu kaj sekvu tiun ideon. Tion mi klopodas.

DC: Kaj tiu estus la bazo de «Sen laŭplana kadukiĝo»... Tamen kio estas la «laŭplana kadukiĝo»?

BM: Laŭplana kadukiĝo estas nenio alia ol la maniero pere de kiu la produktistoj de ĉiespecaj varoj (elektronaj aparatoj, precipe, sed ankaŭ robo, medikamentoj, ktp.) produktadas iliajn varojn tiel ke ili daŭru antaŭkalkulitan tempon, sendepende de ties vera utila vivo. Tio estas, ili dezajnas ilin eksprese por ke ili ekdifektiĝu en difinita tempo, tiel ke la konsumanto estu devigata aĉeti denove tiun varon aŭ iun similan kiu ĝin anstataŭu. En la kazo de la inkandeskaj lampoj, kiam Edison inventis ĝin, ĝi jam daŭris averaĝe 2.500 horoj. Laste, kiam oni ĉesis produktadi ili daŭris averaĝe nur 1.000 horoj, kelkaj eĉ malpli, kaj tio okazis ĉar estis produktitaj por malpli longa dauro.

Modelo Iwop de ampolo Sen Laŭplana Kadukiĝo (SOP/SLK) kreita faré de Benito Muros. Foto: David Álvarez-Planas.
Modelo Iwop de ampolo Sen Laŭplana Kadukiĝo (SOP/SLK) kreita faré de Benito Muros. Foto: David Álvarez-Planas.

La nunaj malaltkonsumaj ampoloj, komence, daŭris pli longe, sed nuntempe ili daŭras pli kaj pli malmulte. Tio ŝuldiĝas al nia nuntempa ekonomia modelo bazita sur la senĉesa kreskado, kaj en senhalta konsumado. Oni diras al ni ke sen kreskado ne kreiĝas laborpostenoj kaj por financi tiun konsumadon, kiu permesu tiun kreskadon, ni estigis kolosan enŝuldiĝon de la familioj, entreprenoj kaj ŝtatoj el kiu nur profitas la bankoj, la grandaj transnaciaj entreprenoj kaj la grandaj posedantoj kiuj estras ilin. Krome ili lokiĝas kaj agas en impostparadizoj kie troviĝas pli ol 60% de la tutmonda ŝparita mono!

DC: Kaj ĉio ĉi, kiel rilatas al la ampoloj kiujn vi produktadas?

BM: La ampolo estas nur preteksto. Mia okupiĝo ne estas fabrikadi ampolojn nur por ilin vendi, kredu min. Mi ektrovis tion, unuafoje en 1999, preskaŭ hazarde. Mi vizitis Usonon en turisma família vojaĝo kaj ni vizitis la urbeton Livermore en Kalifornio kaj estis tie, ne antaŭvidite, en la fajroestingista parko de tiu urbo, mi trovis tiun ampolon kiu daŭre funkcias ek de 1901. Livermore estis, tiam, urbeto kun 30 aŭ 40 mil loĝantoj kaj ties turisma altiraĵo estas precipe tiu ampolo. Vere tio impresis min kaj mi gapis dum du horojn kaj poste mi klopodis peti pliajn informojn, parolis kun diversaj homoj por sciiĝi kiel eblis ke tiu ampolo estis funkianta senĉese dum preskaŭ cent jaroj kaj la nunaj daŭris tiom mallonge.

DC: Tamen, laŭ ni sciiĝis temas pri malaltpotenca ampolo.

BM: Certe, certe. Ĝi estas nur 4 vatta. Sed temas pri la teknologio disponebla en tiu epoko! Ne estis alia! Nun eblas fari la samon sed en multe pli alta potenco, lumigante perfekte, kiel mi faris. Kaj same por elektraj hejmiloj, lavmaŝino, fridujoj... Antaŭe ili daŭris 30 aŭ 40 jaroj kaj estis ripareblaj. Nuntempe, oni programadas ilin tiel ke, krome ne eblu adapti ilin al la teknologiaj novaĵoj kiuj daŭre aperadas tiel ke se vi volas havi la plej aktualan vi devas nepre aĉeti la novan modelon. Estas la nomata «perceptita kadukiĝo», kiam vi rimarkas aŭ oni igas vin rimarki ke la aparato jam malnoviĝis.

DC: Kaj je via reveno en Hispanujon, vi eklaboras kaj decidas fari «porĉiaman ampolon».

BM: Tute ne. Mia plano estis unusemajna restado en Usono kaj mi restis dum tri. Mia familio revenis hejmen kaj mi restis tie klopodante sciiĝi iom pli pri tiu afero. Tamen mi tuj rimarkis ke la respondo estis en Eŭropo pli ol en Usono. Fakte mi sciiĝis ke tiun ampolon fabrikis franco.

Je mia reveno en Hispanujo, dum du jaroj mi klopodis diskonigi la koncepton de «laŭplana kadukiĝo», kio ĝi estas, kiel ĝi tuŝas nin kaj en la nepre bezonata ŝanĝo de la ekonomia modelo en alian kiu estu daŭrigebla. Tio signifas ke la varoj daŭru kion ili devas, ke ili estu ripareblaj kaj ke, je la fino de ties utila uzo ili estu recikeblaj. Ĉar ni detruadas la planedon produktante en landoj kie oni ne respektas nek homajn nek laborajn rajtojn dum ni povus produkti surloke, enlande. Se ni fabrikas malproksime tio postulas nenecesan foruzon de energio kaj krudmaterioj por transporto. Precipe, mi volis ekrakonti pri tio kun la celo evoluigi nian ekonomian modelon al iu pli homa, pli daŭropova.

DC: Kuraĝe. Kaj kia rezulto?

BM: Komence neniu atentis min kaj tial mi decidis fabriki ampolon kiu daŭru por ĉiam, por ekpruvi ke tio eblis, ke alia agmaniero eblas.

Modelo Iwop de ampolo Sen Laŭplana Kadukiĝo (SOP/SLK) kreita faré de Benito Muros. Foto: David Álvarez-Planas.

DC: Sed, kial ampolo kaj ne iu ajn alia varo, ekzemple, lavmaŝino?

BM: Ĉar ampolo estas la simbolo de la ideo kaj estis la unua varo al kiu oni aplikis laŭplanan kadukiĝon. Mi konsideris ĝin aparte inda kiel simbolo de la novaj ideoj kaj ŝanĝo. Krome, mi opiniis pli facile realigebla, pli ekonomia, per la malmultaj rimedoj kiujn mi havis. Mia celo ne estis vendi ilin, sed nur produkti kelkajn kaj ilin montri publike por pruvi ke ili estis fareblaj.

DC: Kiam vi decidis ekprodukti vian ampolon ĉu vi startis el nulo, tio estas, ĉu vi kreis tute novan ampolmodelon aŭ vi laboris surbaze de aliaj jam produktataj kaj ĝin adaptis?

BM: Tute ne, mi ne startis el nulo. Mi simple uzis la ledteknologio ĉar ĝi estas la plej efika rilate la lumendissendo kaj vattkonsumo. Tiu estis la startobazo, neniu komponanto rilatas al kio nun troveblas en la merkato.

Jen simple ekzemplo: ĉiuj la ampoloj el ledteknologio nuntempe ekzistantaj oni konstruas kun ŝaltretiloj. Ŝaltretilo funkcias pere de pelilo kaj kondensilo, komponanto kiu estas elektrolita, ege poluiga, laboranta je 250 kilohercoj. Kiam oni lokigas tian ampolon je malpli ol unu metro kaj duono de persono, tiu ricevas radiadon. Ordinare la plejmulto da homoj ignoras tion. Same pri la poŝtelefonoj. Krom la polemiko pri la ondodissendo, poŝtelefonoj entenas fonton kiu estas ŝaltretilo kiu same kiel ĉiuj ledlampoj troveblaj, funkcias je 250 kilohercoj. Kaj ni tion metes apud la kapo! La nura kiu ne entenas tian materialon estas kiun mi fabrikadas.

Benito Muros kun modelo IWOP de ampolo Sen Laŭplana Kadukiĝo (SOP/SLK). Foto: David Álvarez-Planas.

DC: La ordinaraj ledampoloj entenas hidrargon, ege polucia. Ĉu la via entenas similajn substancojn?

BM: Tute ne, mia modelo entenas neniun polucian materialon kaj estas tute riparebla. Tio signifas ke kiu aĉetu unu el tiuj ampoloj neniam devos ilin ŝanĝi, ili daŭros 80 aŭ 100 jaroj.

DC: Ĉu vi konstatis tiun daŭreblecon? Kiel vi povas garantii?

BM: Memkompreneble ke mi ne produktadas tiun ampolon jam de antaŭ 100 jaroj, tamen jes oni faris stresprovojn kiuj submetas la ampolon al elektraj kaj temperaturaj tensioj ekvivalentaj al kiuj ĝi suferus en periodo de inter 80 kaj 100 jaroj. Ĝi ne fandiĝas, do oni konsideras ke ties utila vivodaŭro estas tiu. Estas la sama sistemo kiun oni uzas por testi kiu ajn komponanto de kiu ajn alia aparato.

Mi utiligas komponantojn pli vivodaŭrajn, kiujn oni jam fabrikadis antaŭ 40 aŭ 50 jaroj, sed kiujn oni nuntempe elmerkatigis sed kiuj ankoraŭ ekzistas; oni simple devas mendi al la adekvata liveranto. Mi iras ĉe mia liveranto kaj oni fabrikas por mi elektrolitan kondensilon, same kiel tiu de la aktualaj ledampoloj, sed pli longdaŭra. Fakte oni povas produkti laŭ dezirata daŭrebleco. Elektrolita kondensilo estas iasence ujo kiu malpleniĝas dum ĝi funkcias kaj taŭgas por kontroli ties daŭro. Pro la funkciado, perdas helecon, estas la tiel nomata «lumdekadenco». Mi tamen mendas al mia liveranto de kondensiloj, se citi iu ajn komponanto, fabriki por mi version kiu ne estu elektrolita, sed el polipropileno kiel tiuj kiujn oni uzas en aviadiloj, interalie. Tiu kondensilo, kaze de ampolo, submetita al 60 miliamperoj povas funkcii dum 300.000 horoj. En mia kazo oni submetas ilin al maksimume 15 miliamperoj, la vivodaŭro estas proporcia: 900.000 horoj, do pli ol 80 jaroj.

DC: Produkti tiun ampolon devas esti multekosta, ĉu ne?

BM: Kompare ĝi malpli kostas ol tiuj de Phillips aŭ Osram, ekzemple. Ĝi krome produktas pli da lumenoj. Eĉ pli, antaŭ unu monato ni plibonigis ion kio ŝajnis ne plibonigebla: antaŭe ni sukcesis ke nia ampolo havu 92% ŝparon rilate al inkandeska teknologio, 87% rilate fluoreskaj lampoj kaj pli malpli la samon rilate aliaj led-ampoloj. Tiel estis pli frue, nun, de antaŭ unu monato ni sukcesis 50% ŝparon rilate aliaj ledampoloj. Tio estas, pere de nur 3,5 vattoj ni produktas helecon kiel tiu de 90-100 vatta inkandeska lampo. Ekzistas nenio simila en la merkato.

DC: Permesu ke mi faru demandon laŭ peto de niaj legantoj. Kie oni povas aĉeti viajn ampolojn, kaj kiom ili kostas?

BM: Kostas ĉirkaŭ 28€, same kiel aliaj ledlampoj, tamen momente ankoraŭ ili ne aĉeteblas ĉar estiĝis leĝaj problemoj kaj komplikaĵoj kiujn mi esperas solvi baldaŭ, sed ĝis tio ne estu solvita mi povas nenion fari.

DC: Ni legis ke vi ricevis ĉiesspecajn premojn kaj minacojn. Ĉu vi havas la impreson ke oni persone atakas vin ĉar vi enmiksiĝis en tiun aferon?

BM: Multo okazis, kaj vi komprenos ke mi ne povas rakonti, sed ne havus sencon se ne estus tiel. Mi havas neniun pruvon ke tiu konspiro ekzistas sed certe indicoj kiuj montras intereson detrui tiun projekton.

DC: Viaj planoj povus kolapsigi la konsumadsocion kiel ni konas ĝin nuntempe, ĉu ne?

BM: Tute ne. Male, okazas ke en nia konsumado estas blokita de la, tiel nomataj “merkatoj”, kaj fakte ni scias ke malantaŭ ili troviĝas la bankoj kaj la grandaj transnaciaj entreprenoj, kiuj bezonas konstantan senĉesan financadon. Tiu mona pluso akirita pere de la produktado de mallongdaŭraj varoj fluas al impostparadizoj kie troviĝas pli ol 60% de la fluanta mono en la tuta mondo. De tie ili kontroladas la borsojn de kiu ajn lando, oni kontrolas iun valoron kaj, en nur horoj, se ili volas, povas gajni miliardojn pere de privelegiitaj informoj kiujn ili mem kreas.

La nuna sistema estas tute kolapsita kaj Hispanujo estas ekzemplo: ĝi havas ŝuldon en valoro de 1,2 bilionoj da eŭroj, neniam repagebla kaj aliaj landoj statas simile. Ni ne povas kulpi la ekonomiajn ciklojn. Dum certaj ciklaj periodoj la homoj bonstatas danke al financado kaj enŝuldiĝo pere de kio la kreita riĉaĵo iras ĉiam en la manojn de kiuj ĝin financas. Pro tio nepras kompletan ŝanĝon kiu devas iri la vojon de nova daŭrigpova modelo. Ni sukcesos se dum nia vivo ni ne estas devigataj aĉeti kvin televidilojn, kvin lavmaŝinojn aŭ kvin fridujojn kiel ni averaĝe nuntempe devas aĉeti, kaj ni povos dediĉi tuijn rimedojn al aliaj celoj aŭ, minimume ne devu pagi la bankajn interezojn, aŭ la terspekuladon kiun ni suferas por aĉeti loĝejon. Ni devas reveni al sistemo daŭrigpova kie la entreprenoj ne estu valoritaj per la ekonomia bilanco, per ilia kapablo gajnigi monon. Ĉar se ilia celo estas gajni monon ili estos devigataj produkti kiel eble plej malmultekoste kaj vendi kiel eble plej multekoste, krome bezonos senĉesan aĉetadon kaj tio devigos ilin mallongigi la daŭron de ties varoj.

Mi proponas daŭrigpovan entreprenan modelon kiu produktu varojn kiuj estu vere taŭgaj por la homoj, kiuj estu ĉiam ripareblaj kaj daŭru tiom longe kiom la teknolgio permesu. La bilanco de tia entrepreno estos ne nur ekonomia sed ankaŭ socia kaj ne devus pagi la samajn impostojn kiel tiuj kiuj agas simple spekulacie. Nun ekzistas entreprenoj produktantaj ampolojn pretaj por 800 aŭ 1000 hora funkciado kaj ili pagas la samajn impostojn kiel la miaj kiuj estas kreitaj por 100 jara vivo, kaj krome ripareblaj. En tiaj cirkonstancoj kial la entreprenistoj devus bone fabriki?

Mankatenita al Eŭro.

DC: Dek kvin jaroj pli frue neniu parolis pri tiuj aferoj, Ĉu vi renkontis multajn malfacilaĵojn por diskonigi viajn ideojn?

BM: Amase. Efektive, tiam neniu parolis pri tio. Eĉ en Usono la afero de laŭplana kadukiĝo estis io pri kio oni ne parolis ĉar ili estis, precipe, la iniciatintoj de la ekonomia modelo bazita sur konsumismo. Ironie tiun ampolon mi trovis en Usono, ĉu ne?

Je mia reveno el Usono, memkompreneble, mi reprenis mian ordinaran laboron sed estudis pri ĉio rilatanta al laŭplana kadukiĝo. Mi sukcesis paroli kun inĝenieroj kiuj laboris en diversaj multnaciaj entreprenoj kaj tiel mi sciiĝis pri la ekzisto de fakoj en tiuj entreprenoj kies celo estas programi la kadukiĝon de iliaj produktoj. Mi kontaktis kun homoj kiuj agnoskis ke ilia tasko estas dezajni la produktojn tiel ke ili daŭru nur difinitan tempon. Eĉ oni programadas la ekesto de paneoj, kies riparado estas la negoco de la aŭtodistribuantoj. Kiam iu lumeto ektintas en la panelo de via aŭto kredeble temas pri paneo anticipe planita.

DC: Tio sonadas al absoluta konspiro.

BM: Nu, laŭ mi temas pri fraŭdo, cent po centa trompo ĉar se vi povas enmeti pecon kiu ne difektiĝos kaj tamen vi enmetas alian...Jen ekzemplo, mi havas la permeson de privata aviadisto kaj mi scias ke en aviado ne ekzistas la laŭplanan kadukiĝon, pro sekureco kaj prestiĝo. Simile ankaŭ oni ne utiligas en militaj artefaktoj. La komponantoj uzataj en aviadindustrio estas similaj al tiuj uzataj en kiu ajn alia maŝino, sed ties cirkvitoj estas prefekte plifortigitaj pere de longdaŭraj elektronaj elementoj, el maksimuma daŭrebleco. Tio ne okazas kiam temas pri enhejmaj aparatoj. Kaj tion oni faradas malkaŝe, neniu povas pridubigi, bezonas nur informiĝi.

DC: En kiu historia momento estiĝas laŭplana kadukiĝo kiel ordinara industria praktiko?

BM: Ĝi aperas ĝuste en Usono, post la 29-a kraŝo. Komence la industria revolucio estis ekonomia modelo kiu alportis prosperon al la mondo kaj restis tia dum kapitalismo estis, ni diru, sub kontrolo. En tiu momento la entreprenistoj produktis por la plej proksima ĉirkaŭaĵo: kvartalo, urbo, ktp. Ili dungis la vere bezonatajn gelaboristojn, kaj ilia plej grava celo estis produkti kiel eble plej bonajn varojn, ĉar la aĉetontoj precipe estis proksimaj homoj kaj vendi difektajn varojn al proksimulo povis alporti problemojn. Tamen baldaŭ la bankoj enmiksiĝis kaj vidigis al la entreprenistoj ke oni povis vendi en aliaj urboj aŭ eĉ eksterlande. Memkompreneble la bezonatan kapitalon por ekfunkciigi tiun proceson estis alportata de la bankoj kiuj, interŝanĝe postulis renton.

La produktistoj de krudmaterioj frontis neatenditan kreskon de la postulado kaj-simile al iliaj kilentoj, la uzinoj-ili estis devigataj peti financadon de la bankoj.

Ĝis tiam, la bankoj plejofte financadis la aĉetadon de terposedaĵoj, sed malofte la produktadprocezojn de la entreprenoj. Tiel estis kiel la bankoj enŝoviĝis en la industrion alportante la financadon bezonatan por internaciskala produktado kaj disvendado.

Tiel do, la bankoj regis sur la produktoprocezo: krudmaterioj kaj fabrikado. Tamen la industriisto devis pagi la renton de la ricevitaj pruntoj, la transportelspezoj, distribuado, ktp kaj tial estis devigata altigi la prezojn. El tio rezultis ke la konsumantoj aĉetis malpli, kio estigis ŝrumpo de la postulo. Denove aperis la bankoj kiuj disponigis konsumkreditojn por ke la konsumanto, limigita je stagnanta salajro, povis havigi al si la samajn varojn kiujn li jam aĉetis ĝis tiam, sed nun pli multekostaj.

Tiel la cirklo fermiĝis kaj la banko kiu financadis ĉiujn kontrolas la tutan procezon, ek de krudmaterioj ĝis la fina konsumanto.

DC: Tiel la financa mondo sturmis la industrian.

BM: Korekte. Tiel. La entrepreno dependis ĉiam pli kaj pli de la banko; kiu havigis la krudmateriojn devis subpremi pli intense la landojn el kiuj ili eltiris ilin, kaj la konsumanto kiu volis akiri la laste enmerkatigitajn varojn devis ankaŭ aliri al la banka financado. Ĉiuj fine dependis de la bankoj.

DC: En kiu historia momento ekfuncias laŭplanan kadukiĝon?

BM: Ĵus tiam oni atingas la finon de tiu serio. Alvenas momento kiam la banko financas ĉiujn: la krudmateriojn, la fabrikadon kaj la konsumadon. Ĉar por bankoj nenio sufiĉas, en la 40-aj ekas tiu procezo tamen ne estiĝis plene evidenta ĝis la 60- kaj 70-aj jaroj. Dum tiuj jaroj, por ebligi la kresko de siaj vendoj la entreprenoj, financataj de la bankoj, ekproduktadas kaj vendas pli kaj pli. La sola maniero vendi pli estas mallongigi la vivon de la varoj tiel ke la homoj devu aĉeti pli ofte kaj tiel ni iras vojon de senkontrola konsumado. En sistemo korekte reguligita tio ne okazintus ĉar oni devigintus la industriistojn certigi, sen trompaj antaŭkondiĉoj, garantiojn adekvataj al la daŭrebleco de iliaj produktoj. Tamen ĉar kiu vere estras la mondon estas la bankoj kaj la grandaj multnaciaj entreprenoj, kaj ĉar ili ankaŭ financadas la ŝtatojn, ili lobiis por mildigi la leĝojn rilatantaj al la devigaj garantioj por la fabrikantoj. Nuntempe ni troviĝas en tiu punkto. Se vi legas atenteme la garantiojn donitajn de la fabrikantoj evidentiĝas ke ili estas sentaŭgaj. Ni reiru al la ekzemplo de la ampolo: la produktisto garantias 1.000 aŭ 2.000 hora vivodaŭro, sed memkompreneble la homoj ne venigas notarion kiu atestu dum kiom da horoj tiu ampolo funkciis, tial oni neniam povus pruvi dum kiom da horoj ĝi funciis. Do, ĝi ne havas garantion.

Benito Muros dum la intervjuo kun Xavier Barlett, kuneldonisto de Dogma Cero. Foto: David Álvarez-Planas.
Benito Muros dum la intervjuo kun Xavier Barlett, kuneldonisto de Dogma Cero. Foto: David Álvarez-Planas.

Kelkaj el la komponantoj de la modelo Iwop de SOP ampolo de Benito Muros. Foto: David Álvarez-Planas.
Kelkaj el la komponantoj de la modelo Iwop de SOP ampolo de Benito Muros. Foto: David Álvarez-Planas.

DC: Tamen laŭ la klasikaj ekonomikaj teorioj, la libera konkurado devus korekti tiajn aferojn.

BM: Libera konkurado ne ekzistas. Same pri la demokrateco, ni kredas ke ni havas ĝin, sed ne estas tiel. En la 20 kaj 30-aj jaroj de la pasinta jarcento estiĝis diversajn kartelojn, la pej famkonata estis «Phoebus» membrita de Phillips, Osram, Lámparas Zeta kaj aliaj kiuj malpermesis ke kiu ajn entrepreno forlasus la interkonsentojn kiujn ili atingis. Ekzistis neskribitaj normoj kaj se iu pretendis ignori ilin ne eblis distribui la propran produkton. Io tia okazis al mi.

DC: Vi studis la temon profunde. Ĉu vi opinias ke simple okazis perversa evoluo de la sistemo aŭ nepras la ekspresa fihelpo de la faktaj potencoj por atingi tian situacion? Ĉu vi perceptas la ekziston de konspira procezo?

BM: Mi ne nur perceptas ĝin, sed eĉ mi certigas ke ĝi ekzistas. Mi ne scias kiel vi difinus «konspiron», sed se konspiro estas ke en iu sektoro, la entreprenoj kiuj kontrolas la 95% de la merkato fiksu la daŭron de produkto, sendepende de ties reala utila vivo, kion ĝi devas valori, kiam oni devos denove aĉeti, ktp, tiam efektive konspiro ekzistas. Kion ni renkontas agas kiel “kartelo” aŭ mafio, tamen sen murdi iu ajn, almanaŭ pafe. Oni mortigas malrekte, sed ne per pafo. Tio ekzistas. Kaj ĝia bazo estas la mono kaj por ĝin akiri, eĉ se oni devas konspiri kontraŭ la 92% de la homaro, oni produktadas varojn kiuj daŭru mallonge, kaj ke la homo devu nepre ree aĉeti.

Kiam ni ricevis la unuajn informojn pri la laŭplana kadukiĝo, en la 30-aj jaroj tuj post la Granda Kraŝo, proksimume 60% de la monda riĉaĵo estis en manoj de 40% de la loĝantaro. Nuntempe en 2014, 92%-n de la monda riĉaĵo posedas la 8% de la loĝantaro. Tiel do, kion oni sukcesis en tiu tempo estis ke la riĉaĵo koncentriĝis en ĉiam pli malmultaj manoj, kio permesas ilin kontroli nin eĉ pli bone. Kaj la politika povo ne agas. Jen ekzemplo: 95% de la entreprenoj kiuj kotizas en IBEX (la ĉefa indekso de la hispana borso) posedas filialojn en impostparadizoj. Kial oni permesas tion? Temas pri landetoj kiuj eĉ ne havas propajn armeojn kaj se oni volus ilin forigi sufiĉus plumo. En tiaj cirkonstancoj dubi pri la ekzisto de konspiracio estas dubi pri io memevidenta.

DC: Kion vi opinias pri la nomataj «liberaj energioj»?

BM: Ni estas katenitaj de la entreprenoj elektraj, petrolaj... En aŭgusto de la jaro 2013 dum ĉiuj libertempis, la hispana guvernio altigis la imposton kiun oni postulas pri la laŭkontrakta potenco, la fiksa parto kiun ni devas pagi sendepende de la konsumo. Kaj niaj politikistoj vantas ke ili sukcesis redukti la deficiton. Ĉar oni surŝarĝas nin per impostoj! La pli granda parto de la fakturoj pri akvo, elektro aŭ gaso estas impostoj. Temas pri fiksa parto devige pagenda. Tial memkompreneble la guvernio tute ne havas intereson progresigi la liberajn energiojn.

DC: Kiu estas la sinteno de la publika povo antaŭ tiu movado kiu defendas la forigon de laŭplana kadukiĝo?

BM: Mi sendis leteron al la Ministerio pri Industrio petante rendevuon kun la tiama ministro Sinjoro Soria, por priparoli la aferon. Mi sciis ke li ne akceptus, sed mi simple volis ekkoni lian reagon, kaj ĉiukaze lian opinion. Mi ne ricevis respondon, do mi oficiale ne scias. Mi opinias ke la respondon ni havas en la garantioj donendaj al la konsumantoj fare de la produktistoj. Ĉe ni oni parolas pri dujara garantio, tamen etlitere oni ekskludas tiun aŭ tiun alian pecon... ĉar fakte ili scias ke estos tiuj kiuj difektiĝos.

Desguace ekranoj.

Desguace aŭtoj.

Kie mi renkontis la politikan povon plej akceptema al tiuj ideoj estas en Kubo, ĉar tie tute ne havas sencon la praktiko de la laŭplana kadukiĝo kaj la guvernio estas ege interesita fondi industrion surbaze de tiuj principoj. Ankaŭ en Kolombio, sed kiel mi ĵus diris, ĉefe en Kubo.

DC: Kiel civitanoj ni estas tute sendefendaj, do...

BM: Absolute. Kaj la politika povo nur stimulas konsumismon. Ni aŭdas tion ĉiutage, sen konsumo ne estas kresko. Tamen tiam se vi konsumadas ne plu havas mono por fronti la hipotekon kaj tiam la banko senhejmigas vin.

DC: Antaŭe vi menciis du specoj de kadukiĝo, laŭplana kaj perceptita. Ĉu vi povus iom klarigi ambaŭ konceptojn?

BM: Sendube, la preceptita kadukiĝo povus esti la modoj, kaj tio estas aparte konstatebla se temas pri robo kaj la hejmaj elektronikaĵoj. Kiam ekzemple Apple ekvendas sian «Iphone 4» jam scias perfekte kion enhavos la «Iphone 5», ni diru.Tamen ili enmerkatigas ĝin en la plej adekvata momento, kiam interesas al ili, laŭ la tempo ek de kiam la antaŭa modelo aperis, aŭ kiam ili devas pagi al la akciposedantoj, ekzemple. Krome konsideru ke tiuj iloj estas perfektaj por ke la usonanoj espionu nian komunikadon.

Poste aperas la ekologia temo. En ampolo, la korpo estas el aluminio kiu povas trankvile daŭri 200 jaroj. Forĵeti la tutan ampolon estas ekologia krimo. En unu de miaj ampoloj, la plej rezistaj pecoj konserveblas kaj povas daŭre funkcii ĉar ni ŝanĝas nur tiujn kiuj vere kadukiĝis aŭ difektiĝis kaj la tuto daŭre funkcias. Tion mi promocias, la ripareblecon kaj aktualigeblon kaj la ĉiaman disponeblecon de la lasta versio. Tio aplikeblas al aliaj elektraj hejmiloj: televidilo, fridujo. Fridujoj ofte difektiĝas nur ĉar mankas oleo al la motoro kaj la uzanto ne povas aliri la ujon kiun oni povus replenigi kaj la fridujo daŭre funkcius. Simple ne ekzistas la bezonata truo!

DC: En kiu industria branĉo estas plej disvastigita la laŭplana kadukiĝo, laŭ viaj konstatoj.

BM: En tiu de finkonsuma elektroniko, sed ankaŭ en la aŭtomobila sektoro estas multaj programitaj paneoj. Nun oni jam programadas rekte ektintigante lumeton en la panelo de la veturilo. Sed ili troviĝas en kiu ajn produktita varo.

DC: Ĉu ekzistas pliaj homoj aŭ grupoj engaĝitaj en la defendo de tiuj ideoj?

BM: Konataj de mi, ne, tamen multaj homoj apogas min kaj sendas solidarajn mesaĝojn. Mi celas krei fondaĵon kiu verŝajne nomiĝos SOP (Sense obsolescència programada/Sen laŭplana kadukiĝo) aŭ NOP (No a l’Obsolescència Programada/ Ne al laŭplana kadukiĝo) kaj mi volus integrigi en tiun fondaĵon homojn socie reprezentajn, homoj kiuj partoprenu tiun ideojn kaj tiun ŝanĝon de paradigmo kiun ni devos fronti pli frue ol ni supozas ĉar nia dekadenca socio perdis ĉiujn, absolute ĉiun valorojn. Mi havis grandan amikon, Vicenç Ferrer, kiun mi konis tri aŭ kvar jaroj antaŭ lia morto kiun mi venigis dufoje el Hindujo por prelegi pri sia vivo kaj sia tiea tasko. Iam, kiam li jam grave malsanis, mi demandis lin kion li esperis ankoraŭ de sia vivo, homo kia li kiu dediĉis la propran vivon al sindono plena al la aliuloj. Mi memoras ke li konfesis: «Kion mi nur volus lerni antaŭ la morto estas doni al la aliaj, ĉar doni al la aliaj estas inter la plej malfacile farendaj aferoj dum la vivo, ĉar la unua penso de la ricevanto estas kion vi volos interŝanĝe. Doni estas la plej malafacila, mi ankoraŭ ne lernis kaj mi ne volus morti sen esti lerninta tion. Se iam vi reinventas vin vi vidos kiom komplika estas». Kaj tiuj vortoj iom ŝanĝigis mian vivon ĉar vere, doni malfacilas. Tio okazis antaŭ ol mi vizitis Livermore kaj multe pensigis min. Mi havis diversajn interparolojn kun Vicenç kaj en unu el ili li menciis: «se ĉiu el ni, dum sia vivo, decidus fari ion por la aliaj, eĉ se temus pri simbola afero, ni vivus en pli bona mondo. Ĉar fari ion por la aliaj implicas havi valorojn kiuj malpermesos onin nur konjugacii la verbon havi».

La modelo IWOP de ampolo SOP al kiu Benito Muros anticipas 80 aŭ 100 jara vivodaŭro kaj pere de 3,5 vattoj lumus kiel inkandeska ampolo 80 aŭ 100 vatta. Foto: David Álvarez-Planas.
La modelo IWOP de ampolo SOP al kiu Benito Muros anticipas 80 aŭ 100 jara vivodaŭro kaj pere de 3,5 vattoj lumus kiel inkandeska ampolo 80 aŭ 100 vatta. Foto: David Álvarez-Planas.

DC: Ĉu vi opinias ke bezonatas io pli ol simple teknologia ŝanĝo por superi la problemojn de la homaro? Tio estas, ĉu vi kredas ke nepras tutmondan koscian ŝanĝon kiu ebligu ŝanĝi la nunan vivmanieron bazitan sur materiismo en alian pli spiriteman?

BM: Sendube, sed tia strebo estas eble iom utopia nuntempe. Sed estas en nia mano. La civitanoj havas pi da forto ol ni mem supozas, tamen okazas ke ni ne utiligas ĝin organizite. Ekzistas 8% de la homaro, pri kiu ni parolis, kiu estas perfekte organizita por kontroli la ceteran 92%. Kaj plej malbone estas ke kiam iu klopodas organizi tiujn homojn oni reagas malfideme ka joni pensas «Kion tiu ulo volas interŝanĝe?» kiel rakontis Vicenç Ferrer.

Bedaŭrinde, mi ne ŝatas kion mi nun diros ĉar vi ne trovos homon pli pacifisma ol mi, sed la grandaj ŝanĝoj okazas ĉiam pere de revolucioj domaĝe sangaj.

DC: Ĉu vi opinias ke tiuj senĉesaj teknologiaj ŝanĝoj malaktivigas la homojn kaj malebligas ilin percepti kion vere estas preter tiuj ŝanĝoj?

BM: Jes, certe kaj tiu letargiiĝo evidentiĝas klare en la voĉdonado, kiam oni voĉdonas amase por la samaj partioj kiuj portis nin en la nunan krizon kaj kiuj estas kaptitaj de la financa povo kaj de la amaskomunikiloj. Tial por fari ion oni devas klopodi eliri la sistemon, sed tio ege malfacilas. Pro tio mi klopodas diri al la homoj ke estas alia maniero agi, ke alia agmaniero nepras. Ni devus ĉiuj kuniĝi kaj agi solidare ĉar tro ofte ni nur agas kiam io tuŝas nin, sed ne pro solidareco. Homoj devus pensi ke kio hodiaŭ damaĝas aliajn, eble morgaŭ damaĝos ilin mem. Ĉar la vera problemo kuŝas en ekonomia modelo bazita sur konsumismo, en tutmondiĝo sen reguloj kaj tiu eta anaro kiu kontrolas nin ĉiujn. Ne temas pri socialismo nek pri kapitalismo. Ni ne perdu la tempon mizere metante etikedojn ĉar fine ĉio estas la samo.

En la mondo estas proksimume 1,7 miliardoj da konsumantoj elspezantaj averaĝe po 15 kaj 20 dolaroj tage kaj 2,8 miliardoj da malriĉuloj kiuj ricevas malpli ol 1 dolaro tage. 2,8 miliardoj! Do, jen ekzistas 85 homoj en la mondo kiuj posedas tiom da riĉaĵo, kiom posedas la 2,8 miliardoj kune! Tiu cifero devus pensigi nin ke tio ne povas plu daŭri, ne estas logika.

DC: Kaj timo estas la perfekta ilo por kontroli la homojn...

BM: Efektive, ili jam sukcesis kaj decidis ke la krizo finiĝis. Kio estas la diferenco inter la nuna situació kaj tiu de antaŭ kelkaj monatoj kiam ni estis baldaŭ savotaj? Por la homoj kiuj perdis la loĝejon ne estas diferenco; por la preskaŭ ses milinoj de sanlaboruloj ne estas diferenco. Nun interesas diri ke la krizo jam finis ke estas ekkomencanta nova ciklo senkonsidere pri la enorme kvanto da forbalaitaj homoj.

DC: Ek de nun kiuj estas viaj projektoj?

BM: Mia tuja projekto estas la ĉiama: vidigi al la socio ke ni bezonas alian ekonomian modelon, kiu ne baziĝu sur konsumado kaj nesolidareco. La afero produkti ampolon sen laŭplana kadukiĝo estas simple maniero financi tiun celon kaj pruvi ke eblas krei entreprenon kies prioritata objektivo ne estu la mona profito, sed ĝi havu la socian celon disponigi varon kiu instigu energiŝparon kaj daŭreblecon. Mi volus kunigi al tiu strebo kiel eble ple granda nombro da homoj.

Mi volus ankaŭ arigi kaj kunordigi la civitanajn asociojn ĉar ni ĉiuj strebas al samaj celoj kaj ni nur povas ŝanĝi la aĵojn se ni kuniĝas, ĉar sen unuiĝo ne eblas lukti kontraŭ iu kiu estas tre bone organizita. Kune kaj kunordigite nia forto estas enorma, male, luktadi aparte kaj nur por tio kio tuŝas rekte ĉiun el ni ne eblos progesi. Kaj se ni ne luktas por akiri ŝanĝon de la ekonomia paradigmo, post kelkaj jaroj, kiam la nuna afero jam estos pasita kaj forgesita, ni ree falos en la samajn erarojn.

Benito Muros, polemika homo, kiu rifuzas paroli pri politiko sed kiun la politiko fine ensuĉas, homo kiu havas ideon kaj de jaroj luktas por ĝi: fabriki, simbole, ampolo kiu lumigu dum 80 aŭ 100 jaroj kaj estu la lumturo por tiuj kiuj kredas nek en la maniero nek en la nuna modelo agi; por tiuj kiuj kredas ke alia mondo eblas sed nepras kuniĝi kaj ekpaŝi. Iu diris iam «Longa vojo komencas per eta paŝo».

© David Álvarez / Xavier Bartlett, 2014.
Tradukis: Alfons Tur Garcia.


Hejmpaĝo de la Fondaĵo FENISS (Energio por Eltenebla Novigo Sen Laŭplana Kadukiĝo): http://feniss.org


Benito Muros acompanis.

Eblas vidi aŭ elŝuti la videon de la dokumentalo de Cosima Dannoritzer «Aĉeti, forĵeti, aĉeti», katalunglingve.


Rilataj ligoj:

«Comprar, llençar, comprar» («Aĉeti, forĵeti, aĉeti»), katalunglingve.

La unua jur-ŝtato de la mondo.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero