Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Gemma Anglada el Veganitza’t: «Eblecoplena mondo, pura alkemio».

Llibertat.cat. Emblemo.Llibertat.cat. Sabato, la 12-an de marto 2022.

Gemma Anglada el Veganitza’t: «Eblecoplena mondo, pura alkemio».

12-3-2022. Intervidiĝoj.

Intervidiĝo kun Gemma Anglada, kuiristino kaj responsulo de Veganitza’t (traduko Veganiĝu, avenuo Costa Brava, 18 en Corçà, ŝoseo al Palamós).

Tradukis: Alfons Tur Garcia.

Foto: Rizoto de ruĝa brasiko kun pistako kaj vegetalfromaĝa krakaĵo. Fonto: Veganitza’t.
Foto: Rizoto de ruĝa brasiko kun pistako kaj vegetalfromaĝa krakaĵo. Fonto: Veganitza’t.

Veganitza’t estas vegana restoracio en Corçà, Suba Empordà (Katalunio). Kiam ekas tiu projekto?–

–Ĵus antaŭ unu jaro, la 26-an de marto.–

–Kial nur vegana?–

–Veganismo estas ne nur dieto, estas vivstilo kaj ni fidelas al ni esenco.–

–Kaj kion signifas tiu veganismo, preter nutrado?–

–Kiel mi ĵus diris ne temas nur manĝi nenion devenantan el bestoj (viando, laktaĵoj, ovoj nek mielo), ni ankaŭ uzas nenion ajn neniurilate (lano, silko, felo, ledo...) nek produktojn devenantajn el eksperimentado, ktp.

Ni rifuzas la trakton donitan al ceteraj bestoj.–

–Tial, vi konsideras vin kiel animalisto?–

–Jes, certe, mi luktas je iliaj rajtoj kaj prenas ilin kiel samrangulojn.–

Foto: Kikerkaĉo el tostitaj spicitaj kikeroj. Fonto: Veganitza’t.
Foto: Kikerkaĉo el tostitaj spicitaj kikeroj. Fonto: Veganitza’t.

–«Nokoj putaneskstile», «Ruĝbrasika rizoto», «Krokedoj el dolĉa cepo kaj batato»... kaj multaj aliaj desertoj kun diverasj formoj, koloroj kaj gustoj. El kie devenas tiun imagpovon?–

Ĉiam mi emis al kuirado, kaj kiam mi ekveganiĝis mi malkovris tutan eblecomondon, pura alkemio.

Mi ege ĝuas antaŭ la defiojn, multaj klientoj petas de mi aferojn kiel vegetalajn hepataĵon aŭ kremon, kaj je la ektrovo mi emociiĝas.–

Foto: Supre; Hedero kun ananaso kaj sekigitaj fruktoj. Sube: Rizoto el ruĝa brasiko kun batataj kaj violbatataj ĉipsoj. Fonto: Veganitza’t.
Foto: Supre; Hedero kun ananaso kaj sekigitaj fruktoj. Sube: Rizoto el ruĝa brasiko kun batataj kaj violbatataj ĉipsoj. Fonto: Veganitza’t.

–Desertoj ludas gravan rolon en la oferto de Veganitza’t: ĉu temas pri kreiva kaj artisma afero preter la simple nutraĵa? Ĉu estas klientoj kiuj frandas la pasteĉojn kaj aliajn desertojn per la nura ekvido?–

–Jes, mi ĉiam emis al arto, pentrado, kaj kuirado estas kreiva.

Certe, la klientoj ofte ne kredas kiam ili vidas, ekzemple, pavlova kuko el meringo kaj kremo, sen ovoj nek laktaĵo, estas amuze.

Kaj kiam ili gustumas kaj diras: oh, mmm! Jen la plej bona premio.–

Foto: Kuko el framboj kaj matĉa teo. Fonto: Veganitza’t.
Foto: Kuko el framboj kaj matĉa teo. Fonto: Veganitza’t.

–Kaj kio pri adaptigoj de kataluna tradicia kuirarto al tiuj veganaj pladoj?–

–Ofte oni identigas 100% vegetalajn pladojn al specialaĵoj kaj alikulturaj receptoj, mi elektis veganigi niajn tradiciajn pladojn. Eĉ en la printempo ni disponos pri Katara menuo, omaĝe al niaj antaŭuloj.–

–Sen ovo, sen lakto, sen viando... sed kio pri sukero, ellaboritaĵoj kaj centoj da aldonaĵoj kiuj svarmas en nia nuntempa nutrado?–

–Veganismo celas la bonfarton de la bestoj, ne la sanon, tamen la sekvo ke ni ne manĝas ilin estigas grandan sanprofiton.

Certaj veganoj manĝas nur krudajn fruktojn kaj verdurojn, aliaj kontroladas la konsumon de sukero kaj gluteno kaj aliaj kiuj simple ĝuas senkruelan manĝon.

Ne ekzistas dieton aŭ manĝstilon kiujn oni identigu kun veganoj. Kiel oni diras, kiom da homoj, tiom da gustoj.

Pro respektemo al la naturo ĝenerale, kaj al ni mem, niaj produktoj estas biologiaj, la fruktoj, verduroj, pano, aĉetitaj en malgrandaj etikaj produktistoj el la proksimeco.

Ĝenerale, ni ne disponas pri produktoj kun aldonaĵoj nek troprilaboritaj, ni ankaŭ ne aĉetas ĉe grandentreprenoj kun vegetalaj fakoj, nur ĉe etikaj produktistoj. Kiam ni uzas sukerojn diversspecajn, integrala, panela, kokosa..., el justa komerco kiel kakao aŭ kafo.–

–Kaj la merkato? Kiujn produktojn vi uzas en via kuirado?–

Temas pri bunta paletro, freŝaj fruktoj kaj verduroj, legomoj, cerealoj, plantidoj, fungoj, semoj, algoj, tuberkloj...

La naturo provizas ĉion kion ni bezonas por nutrado kaj eĉ pli, sane, kreive, elteneble. Ŝajnas nekredeble, kaj samtempe bedaŭrinde ke tio ne estu ankoraŭ la normalaĵo.–

–Kion vi konsilus al la novaj klientoj de Veganitza’t: kiam ili devas veni, kion ili devus elekti, kion ili povus mendi?–

–Mi dirus ke ili ĝuu, demandu nin kaj ili mendu kion ili deziras kaj ni klopodos komplezi ilin. Pitagoro asertis:

«Dum la homaro daŭre masakros kaj formanĝos siajn fratojn la bestojn, regos sur la tero milito kaj suferado kaj ili interbuĉiĝos, ĉar tiu kiu semas doloron kaj morton ne povos rikolti ĝojon, pacon, nek amon».–

Ligilo al la originala katalunlingva intervidiĝo:

https://www.llibertat.cat/2022/03/gemma-anglada-de-veganitza-t-un-mon-de-possibilitats-es-pura-alquimia-52203

Profilo ĉe FejsBuko de Veganitza’t:

https://es-la.facebook.com/pages/category/Product-Service/Veganitzat-100944608537435/

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero